Mondo kaj Anti-Mondo.

 

Do, kio estas la Mondo kaj la Anti-Mondo?

La Mondo tio estas nia kuna Mondo, Mondo de homoj. Mondo de homoj en homa tegumento. Mondo de ĉielarko - unio de sep koloroj. Mondo de Amo por ĉiuj, de si. Mondo de Amo, portanta Lumon, energion de kreado de eteco. Mondo de: Lumo-Scio, Beleco, Kreado ne detruanta, Mondo de Boneco, Pureco, Simpleco, Mondo de Harmonio kaj Paco, Ĝojo kaj Tenereco, Saĝa Forto, Kredo Suna kaj Radia, Sindono kaj Kompleteco, Honoro, Honesto kaj Konscienco. Mondo, nutranta sin elinterne, el nukleoj de ĉeloj per energio de Sankta Spirito, t.e. Luma, pura kiel akvo. Mondo, nutranta sin elinterne per Fajro de Sankta Spirito, havanta rondon formon, disvastiĝanta en Eterno, Senlimeco kaj Senfineco. Mondo, nutranta sin elinterne per Altfrekvencaj energioj. Mondo, pretanta transiri en Novajn, ankoraǔ pli altfrekvencajn energiojn. Mondo, travivanta Apokalipson naskiĝon. Mondo, kies loĝantoj ni estas, ni estas mondanoj. Mondo fizika, kiu povas ekzisti en ĉiu punkto de Spaco, en tiu nombro ankaǔ sur la Tero. Mondo de Blanka Suno, Mondo de Amo al Lumo kaj Mondo de Lumo-Scio pri Amo. Ĝi estas Primara.

Anti-Mondo estas Mondo, kiu havas signon - (minuso) rilate al nia Mondo. Tio estas Mondo de nehomoj. Mondo de malhomoj en homa tegumento. Mondo de mal-ĉielarko ne de unio de sep koloroj, sed ekzemple: mondo ruĝa, mondo verda, mondo violkolora, mondo nigra aǔ mondo de Lumo kun signo -. En Estanteco ne ekzistas Absoluta Mallumo. Ekzistas nur laǔŝtupa Lumo. Ekzemple: la Lumo de ĉambro estas - rilate al la lumo Suna + ekstere. Tial, pli ĝuste estas diri: en Anti-Mondo estas Lumo kun signo -, Lumo-, Kono-, kiu povas detrui ĉion Estantan kaj Naturon. Lumo-, Scio-, kiuj iras en la vivo sen Monda Amo+, kiu portas disharmonion aǔ malklerecon, malscion. En Anti-Mondo estas Amo kun signo -, Amo Anti-Monda, t.e. amo por si, ne nutranta ĉion Estantan, sed amo detruanta. Vi demandos: ĉu povas ekzisti amo detruanta? La ekzemplo: sciencistoj-psikologoj konstatis, ke sadisto-maniulo, kiu murdas siajn viktimojn, diras, ke li tiel amas ilin. Tamen la amo lia estas -, ne +. Plue, egoisto, kiu amas nur sin kaj por si, altiras al si ĉion: Energion de Spaco, atenton de proksimuloj, monojn, plezurojn. Kaj la amo de alkoholulo al drinkaĵoj, de maldiligentulo al pigro, de profano al malscio, kaj amo- de dujara infano ĉion rompi sed tielmaniere li ekkonas la Mondon. Ni memoru amon- al scioj de niaj heroecaj sciencistoj, simile al la amo de dujara infano al la Mondo, la amon detruantan. Kaj blindan amon de patrino al ŝia infano, t.e. la amon sen Lumo. Tia amo- en fina kalkulo estas detrua. Antimonda amo aǔ amo kun - forprenas energion de Mondo kaj nutras Anti-Mondon. Anti-Mondo estas la loko, kie la Paco estas -, t.e. indiferenteco. Ĝojo - estas ĝojo pro tio, ke najbaro rompis sian brakon. Anti-Mondo estas kreado kun -, rememoru malbonajn vortojn, skribitajn far adoleskoj sur muroj. En Anti-Mondo estas tenereco-, kareso-, ekz., tiklado per tranĉilo murdaton fare de murdisto. Anti-Mondo! En ĝi reĝas malpuraĵo, t.e. pureco -, blinda forto, t.e. forto -. Anti-Mondo nutras sin per energio de detruo de Mondo pro alkonekto vibrojn-tubojn al ĝi: de envio, ĵaluzo, timo, ofendo, pigro, perverso, avido, stulteco, malamo al scioj, malklereco, alkoholo, narkotaĵoj, sekso sen monda amo,- malĉastigo, malsanoj, malfeliĉoj, suferoj ktp. Entute ekzistas averaĝe 40 da malvirtoj, pekoj, vibroj-tuboj, liganta Mondon kaj Anti-Mondon. Anti-Mondo estas malkredo je boneco, je Hierarkio de Fortoj de Lumo, sed estas kredo - je Malbono, je tio, ke Antimondo estas primara, kvankam fakte ĝi estas sekundara, ĉar nutras sin per detruo de Mondo. Anti-Mondo ĉitie estas fideleco -. Ekzemple, fideleco, bazinta sur mono. Ĉitie estas kompleteco -, t.e. fakte rilate al nia Mondo estas malkompleteco, sed parteco, segmenteco. Ekzemplo: tiaj estas sektoj de kredantoj. Anti-Mondo estas Digno-, Honesteco -, Konscienco -, t.e. rilate al nia Mondo nenia Digno, Honesto, Konscienco. Anti-Mondo estas Mondo de Nigra Suno, de nigra ensuĉanta truo, vampiroj rilate al nia mondo. Tiaj estas UFO unikaj flugantaj objektoj, tre danĝeraj por ni, mondanoj. Anti-Mondo nutras sin per energioj de detruo, energioj eleksteraj, t.e. energioj malaltfrekvencaj relate al Mondo. Ekmemoru, eleksteraj!!! Anti-Mondo estas mondo de antimonda amo - al Lumo + aǔ de malŝato al Lumo +, kaj ankaǔ nescio pri Amo Monda +.

Ni kompilu tabelon, kiu fiksos vian Scion:

 

MONDO "+"

ANTIMONDO "-"

Kreado

Nutrado elinterne

Lumo /+/

Amo /+/

Ĝojo /+/

Harmonio /+/

Paco /+/

Digno /+/

Honesteco /+/

Konscienco /+/

Fideleco /+/

Kompleteco /+/

Forto /+/

Kredo /+/

Kreado /+/

Laboro /+/

Detruo

Nutrado eleksterne

Lumo /-/

Amo /-/

Ĝojo /-/

Harmonio /-/

Paco /-/

Digno /-/

Honesteco /-/

Konscienco /-/

Fideleco /-/

Kompleteco /-/

Forto /-/

Kredo /-/

Kreado /-/

Laboro /-/

 

 

Demando por memstareco: Kiu estas la infano, nutranta per lakto de patrino? Mondo aǔ Anti-Mondo? Ŝtelisto, ŝtelanta viandon? Virino, kunvivanta kun alkoholulo? Kuracisto-ĥirurgo? Respondu mem al vi kaj pripensu pri tio.

 

Rigardas ni plue: ĉu ili malamikoj estas aǔ amikoj?

 

Memorfiksu: ili estas amikoj-, kunlaborantoj!!! Sen kreado kaj detruado vivo estas malebla. En Naturo la energio de Mondo+ de kreado kaj energio de Anti-Mondo- de detruado estas harmoniigitaj kaj ekvilibrigitaj. Nur la de Mondo+ ĉiam estas je du unuoj pli ol la de Anti-Mondo-! Alie ne estus Evoluo. Se ili estus egalaj, tiam estus halto, morto. Se de Anti-Mondo estus pli je du unuoj ol de la Mondo, tiam post detruantaj aǔtuno kaj vintro ne estus kreantaj printempo kaj somero. Alia ekzemplo: se en nia organismo la ĉeloj nur mortus, ni detruiĝus; sed se la ĉeloj nur konstruiĝus kaj ne detruiĝus, kaj homoj nur naskiĝus kaj ne mortus, tiam same okazus la halto de evoluo. Eterna kreado sed detruado. Tio en naturo ne ekzistas. Sed se ĉeloj po-egale kreiĝus kaj detruiĝus, kaj homoj naskiĝus kaj mortus, tiam okazus halto de evoluo de Estanteco.

 

Ekmemoru: da Mondo+ ĉiam estas pli multe ol da Anti-Mondo- je du unuoj por mondanoj. Por antimondanoj estas male. Mondo+ estas elinterne, Anti-Mondo- estas elekstere. Mondo+ estas altfrekvencaj energioj, Anti-Mondo- estas la malaltfrekvencaj.

Nun ni parolu pri tio pli detale. Ĉio Estanta estas Unueco de Mondoj+ kaj de Mondoj-, aǔ de Anti-Mondoj. Ĉitie, en fizika plano de planedo Tero ĉio dividiĝas je Mondo+ kaj Anti-Mondo-, sed samtempe konsistas unueca tuto. Dum Apokalipso aǔ kosma nasko okazos definitiva dividiĝo de Homaro je Mondo (6-a raso) kaj Anti-Mondo (5-a raso). Sed dume en homa tegumento povas esti Mondo+ kaj Mondo-. Demando: kiel ili rekoni? Respondo:

  1. laǔ faroj ilin vi rekonos
  2. la koro diros. Popola proverbo diras: la koro ĉion scias. La koro ne trompos. Nur la koro ne fizika, kiu lokiĝas maldekstre, sed anima koro en centro de brusto, en centro de Ora Sekco.

El tie sekvas:

MONDO /+/

Fordonas energion

ANTIMONDO /-/

Prenas energion

Arto /+/

Kreas /+/

Pentrarto /+/ Ajvazovskij, Rerih

Muziko /+/ klasiko

Poezio /+/ antikvaj vedoj, psalmoj de Davido

Dancoj /+/ kun mezuro

Vegetaloj /+/ kverko, betulo

Animaloj /+/ hundo

Homo /+/ monda

Kuracisto /+/ monda

Magiistoj /+/ havantaj sekretajn sciojn

Aĵoj, objektoj /+/ kreas, kuracas

Kreantaj pensoj/+/

Emocioj /+/, sentoj /+/, intuicio /+/

Konsciataĵoj /+/

Supro /+/, t.e. altfrekvenca

Elinterne /+/

Kono /+/ elinterne, fordonas /+/

Tempo /+/ elinterne, fordonas energion/+/

Arto /-/

Detruas /-/

Pentrarto /-/ surrealismo, S.Dali

Muziko /-/ metala rok-muziko

Poezio /-/ luna, Brjusov, Esenin, Aĥmatova

Dancoj /-/ senmezure

Vegetaloj /-/ alno, tremolo

Animaloj /-/ kato

Homo /-/ malhomo en homa tegumento

Kuracisto /-/ antimonda

Sorĉistoj /-/ ne konantaj pri sekretaj konoj sorĉistoj-perfiduloj

Aĵoj /-/, objektoj /-/ detruas

Detruantaj pensoj /-/

Emocioj /-/, sentoj /-/, malklereco /-/

Nekonsciataĵoj /-/

Malsupro /-/, malaltfrekvenca

Elekstere /-/

Malkono aǔ kono /-/ elekstere, detruas

Tempo /-/ elekstere, prenas energion

 

Verŝajne, estas sufiĉe da ekzemploj por pillarĝiĝi konscion vian, Homo, almenaǔ je colo!

 

La demando: kio estas Tempo+ kaj Tempo-? La Monda Tempo+ estas vera tempo, estas cirklo, globo tubo, kanalo, tra kiu kreanta energio iras elinterne el Fajra Mondo al fizika plano, nutrante ĝin. La Tempo+ estas nur tiam, kiam la homo preĝas. La demando: kio estas la preĝo? La Preĝo estas procezo, en kiu vi superplenumiĝas per Spirito Sankta kaj fordonas senpage, sincere al tuta estanteco, nutre estantecon kaj tutan Mondon. Monda Tempo+ en diurno okupas 13 horojn, antimonda tempo- okupas 11 horojn. Tiu energio de Mondo, konsumita por detruo kaj nutrado de Anti-Mondo, formiĝas dum disfalado de Mondo, pro 40 pekoj homaj, ekzemple, timo, envio, mallaŭdado, klaĉoj, ofendo, ĵaluzo, pensoj pri manĝo, famo, sekso sen amo+, alkoholaĵo kaj uzado ĝin. Entute, pensoj pri io ajn, sed ne pri tio, kiel superplenumiĝi per Spirito Sankta kaj fordoni energion al Estanteco. Ekmemoru! Tempo estas rivelita energio-materio.

Kara leganto! Mi imagas, kiel vi estas indignita! Sed komprenu: tiaj estas leĝoj de Kosmo-Naturo. 1. Se vi fordonos, elinterne vi ricevos en 7oble pli multe. 2. La Spirito Sankta tio estas Ĉio, tio estas Harmonia Unio de Lumo kaj Amo. De ĉi tie sekvas, ke: fordonante senpage, sincere el tuta koro ĉion, vi ricevos ĉion, nur ankoraǔ en 7oble pli multe kaj pli bonkvalite. Ĉio tio estas Ĉio: bicikloj, manĝo, robo, mono ktp. Sed tamen, ne falu en ekstremaĵojn. Ĉio tio ankoraǔ estas ankaŭ energio. Ĝin oni povas donaci pense, sed povas ankaŭ en fizika plano. Kiel al vi sugestos la Koro Spirita. Pensu! Pensu!

 

MONDO /+/

ANTIMONDO /-/

Tempo de diurno

Ekde 03 h. ĝis 09 h. /+/

Ekde 12 h. ĝis 13 h. /+/

Ekde 15 h. ĝis 18 h. /+/

Ekde 21 h. ĝis 24 h. /+/

Tempo de diurno

Ekde 00 h. ĝis 03 h. /-/

Ekde 09 h. ĝis 12 h. /-/

Ekde 18 h. ĝis 21 h. /-/

Ekde 13 h. ĝis 15 h. /-/

Entute: 13 horoj /+/

Entute: 11 horoj /-/

 

Rememoru ni proverbon: kiu frue vekiĝas, tiu facile riĉiĝas. Tio estas la 6a matene. Scienculoj rekomendas enlitiĝi je la 22a +, t.e Monda tempo+, manĝas ni je la Anti-monda tempo (9a, 13a, 19a), laborkapablo falas post 18-a horo kaj post 00-a horo. Je detruanta tempo- estas pli bone okupiĝi pri detruanta laboro, ekzemple, fendi lignaĵon, malkudri malnovajn vestaĵojn, tranĉi ion. Gaste je 12a nokte venas nur Anti-Mondo. Kuraci mondajn homojn estas pli bone dum monda tempo, la antimondajn dum la antimonda.

La demando: kiu estas monda kaj antimonda kuracisto? La Monda kuracistö+ estas Sciuloj+, kuracanta de Mondo per Spirito Sankta, li povas esti ordinara kuracisto+. Antimonda kuracisto- estas sorĉistoj, kuracanta per malpura spirito, per sia, jam reciklita energio, tio estas ekstrasensulo, sed povas esti ordinara kuracisto-. Kuracistö+ helpos al paciento eliri elintere al energio de Spirito Sankta, estanta interne de la paciento, kreas, helpas elekstere per herbo, tablojdo. Kuracisto- helpas nur elekstere, subnutras vian kompatindan organismon per malpura spirito, per sia, jam reciklita, energio (rubaĵoj), anstataǔe prenante vian Senmortan Animon en kapton de Anti-Mondo. Kuracisto- sen kompato, sen kono superpuŝas en vi amason da tablojdoj, herboj, helpante al unuj organoj kaj kripligante aliajn. Distingu nun, kiu estas kie!

Ankaǔ nutraĵoj dividiĝas je mondaj+, kreantaj, ekzemple, pano, vegetalino, vegetala proteino, lakta-acidaĵoj, farunaĵoj, griaĵoj, fruktoj, legomoj, mielo, nuksoj, ktp.

Antimondajn-: animala graso, proteino, viando, ajlo, cepo, teo, kafo, alkoholaĵo, melono, piro (ĝin malpermesite manĝi je malplena stomako, ĉar oni povas morti). Traleginte ĉion tion, vi kaptos vian kapon. Trankviliĝu, leganto! Manĝu ĉion, kion vi volas, sed konu la mezuron, auskultu vian Spiritan Koron, ĝi ne trompos! Kiam vi manĝos konstante elinterne per Spirito Sankta, vi iĝos gravega per Spirito Sankta. Kaj graveguloj auskultas sin elinterne ĉiam! Ili manĝas nur tion, kion ili volas, kion volas la Koro. Sed, superpleniĝinte per Spirito Sankta, vi mem iom post iom rifuzi uzi alkoholaĵon, viandon ktp. Lakto estas neǔtraligilo + kaj -. Kiam ni havas altan temperaturon, multe da +, ni trinkas varman lakton; kiam ni frostiĝas, t.e. havas multe da -, ni ankaŭ trinkas varman lakton, kaj tiel neŭtraligas troecon + kaj -.

 

Plue. Vivjaroj pasigitaj en fizika korpo diferencas je mondaj kaj antimondaj. De nasko ĝis 1 jaro la homo novnaskita troviĝas en kanalo 0 de Spaco, tio estas la kanalo, liganta Mondon+ kaj Mondo -. Ekde 1 jaro ĝis 2 la energio de Mondo + prenas homon, la homo ĉion sorbas simile al spongo, iras kreado+, sorbado de konoj +. Ekde 2 ĝis 3 jaroj estas Anti-Mondo -. Infono ĉion rompas. Tiamaniere li ekkonas Mondon. Tio estas unua transira periodo de Anti-Mondo. Ekde 3 ĝis 5 jaroj estas Mondo +, kreado +.Lernigi en lernejoj estas pli bone ekde 5 jaroj, kion oni sukcese faras en Japanio, kaj tie en infanĝardenoj laboras profesoroj kiel pedegogoj kaj psikologoj.

Je 3-jara aĝo infano unuafoje diras Mi mem!, t.e. ne de 3-a persono, sed de la 1-a. T.e. li rekonis sin en ĉi-tiu Mondo. Ĝis 6-jaraĝo infano estas naiva, kiel Anĝelo! Ekde 6 ĝis 7 jaroj denove ŝaltiĝas Anti-Mondo-, distruado. Tiuaĝaj infanoj penas unuafoje ŝteli, ne subordiĝi. Dua transira periodo estas de 8 ĝis 12 la Mondo+. Kiu laboras en lernejo, scias, kiel estas facile kun tiuaĝaj infanoj: obeemaj, laboremaj, amemaj. Ekde 13 ĝis 14 jaraĝo estas Anti-Mondo-. Kaj kiel forta Anti-Mondo! Kia distruado de ĉio kaj ĉiu! Adoleska maksimalismo, nihilismo, ĉio negiĝas, neobeemo al pliaĝaj. Kaj kia arto sur muroj, ruiniĝas infanludejoj, direktivoj de parencoj al Bono. La infano iufoje eĉ mem ne ĝojas, ne komprenas, kio okazas kun li, kaj ofte pentas dum momentoj de heliĝo. Tio estas tria transira periodo de Anti-Mondo. Iufoje ĝi daŭras pli longe. Kaj ĝi estas la lasta. Ekde 15 jara aĝo kaj ĝis la viv-fino ni, mondanoj, estas elpensitaj de Dio nur por krei+, verki+, naski novan+, naski Mondojn+, labori+, ĝoji+, ami ĉion Estantan, helpi+, kompati al ĉio viva, videbla kaj nevidebla, lerni+ Konon pri Amo.

Amo estas ĈIO!!! Tio estas sumo de energioj de Esto. Kaj sub Energio subkompreniĝas ĉio: la tablo tio estas grumelo de energio, la Tero tio estas grumelo de energio, la penso tio estas grumelo de energio. Ĉio tio estas frekvenco de vibro de materio. Tia estas la plano ĉe la Hierarkio de Lumo.

Sed homo senkonsciencamaniere, uzante liberon de elekto, iĝas Anti-homo, malhomo en homa tegumento, trafante en energetikon de Anti-Mondo kun helpo de 40 pekoj. Kaj de tie eligi lin povas nur homo+ kun helpo de Forto de Sankta Spirito! Homo + tio sonas fiere! Tio estas Digno+, Konscienco+, Honesteco+, Lumo+, Amo+, Ĝojo+, Harmonio+, Paco+, Laboro+, Kreo+.

Kaj lasta vorto al la enkonduko.

Fizika materio, t.e. korpo evoluas ĝis 25 jaroj. Poste ĝi komencas velkadi, kaj evoluas Spirito. Estas malpermesite ofendi maljunajn homojn, ili havas tre fortan Spiriton! Al maljuneco seniliĝas korpo, oni ne volas saltodancojn, sed pacon, oni ne volas dolĉan kaj spican, oni ne volas aǔskulti metala-rok-muzikon, sed klasikon, oni volas esti pli proksime al Patrino-Naturo, vestiĝi pure, modeste, oportune. Kial okazas konflikton inter infanoj kaj adoltuloj? Rigardu la diagramon:

 

Diagramo de evoluo de Materio kaj Spirito; Korpo kaj Spirito:

Ĝis 25 jaroj -----> 25 jaroj --------> post 25 jaroj

Densa materio Korpo:

Maturiĝas ->-------------------------> seniliĝas

 

 

 

Nevidebla materio Spirito:

Sinkas en materion ->------------->Evoluo de spirito

 

Kial adolesko aǔskultas metala-rok-muzikon, kaj ĝi plaĉas al ili. Ĉar ĝis 25 jara aĝo ĉeloj fizikaj kreskas, kreas+, kaj detruanta efekto de roko ne estas rimarkebla. Ĉe adoltuloj, male, la materio estas densa, la Korpo jam detruiĝas kaj tiel, kaj ankoraǔ kiel aldono estas metalroko. De tie ĉi estas kapdoloro, agaco, koratakoj. Interalie, porkoj ŝatas metalrokon, sed bovinoj ĉesas doni lakton. Usonaj scientistoj metis tro frue naskitajn bebojn en skatolojn, kie sonis klasikmuziko (Baĥ, Mocart). Rezulte, infanoj rapide resaniĝis, plipeziĝis. Sed ne ĉia rok-muziko estas malbona. Ekzemple, la muziko country ludata per banĝo helpas al resaniĝantaj saniĝi, sed malbone influas en komenca etapo de malsano.

Kaj en la fino mi volas aldoni. Baptada akvo tio estas la akvo-, kiun povas pretigi ne nur pastroj, kiel ili erare opinas. Tio estas la akvo morta. Rememoru la fabelon Pri viva kaj morta akvo. La morta akvo forigas sekvaĵojn de nigra afero, t.e. de detruo, envulto, kaj unuigas ĉion al integro. Tian akvon povas fari ĉiu mem. Moskvaj scientistoj kune kun la alilandaj eksperimentis: je la nokto 18-19 de la januaro ekde 0:03 ĝis 0:07 plenigis puran vazaron per akvo, kiu sekvonte ne putris dum 3-5 jaroj, konservante sian originajn ecojn. Se vi ne kredas, provu! Kaj viva akvo elpreniĝas je la nokto dum Festo de Ivan Kupala 24-25 de la junio ekde 0:00 ĝis 0:03 min. Ĝi kuracas ĉiujn malsanojn, se forigita estas envulto.

Kiel vi nun komprenis, la Mondo+ kaj la Mondo- estas amikoj+, kunlaborantoj! Do, se vi deziras vivi science, bele, sen malfeliĉoj, esti sana, feliĉa, genia, riĉa, bela, ĝoja, parolu ekde mateno ĝis vespero, kaj nokte kaj tage, kaj aǔdeble kaj senvoĉe, pense, kaj hejme kaj en laboro, ĉiuaĝe, ĉiunacie, ĉu vi estas viro aǔ virino, knabo aǔ knabino parolu tre simplajn vortojn, kaj tre mult-mult-foje: Tra Dia Patrino mi superplenumiĝas per Forto de Sankta Spirito kaj donacas Ĝin al la Estanteco: al Mondo, al Anti-Mondo, al si mem, al ĉiuj ĉirkaǔ en hejmo, donacas al la Estanteco de la Respubliko, Tero, Galaksio, Universo, Mondo, Mondo de Mondoj, Dia Senlimeco, Interna kaj Eksterna Naturo-Kosmo!

Jen ĉio! Tio ĉi estas sufiĉe por naskiĝi elinterne kiel Dio-homo sesrasa! Vivi en Paradizo, bele, science, sen malfeliĉoj! Kaj nun ni alpaŝas al la studado de 247 da Leĝoj de la Naturo-Kosmo.

 

 

 

Хостинг от uCoz